E-o

Bavel (Babelo en la hebrea lingvo, בבל) estas nova sendependa periodaĵo por tradukoj al la hebrea faritaj el lingvoj, el kiuj nur malmultaj tradukoj estas faritaj al la hebrea. En Bavel estos prezentitaj al la parolantoj de la hebrea, en ilia propra lingvo, partoj de la riĉa tekstaro de la mondo, el diversaj lokoj, epokoj kaj kulturoj. La plejmulto de tiu riĉa tekstaro estas ĝenerale ne alirebla por parolantoj de la hebrea, pro lingvaj limoj. Laŭ mia scio, Bavel estas la sola podio ekzistanta en la hebrea lingvo por tiu ĉi niĉo.

Tradukoj el Esperanto estas tre bonvenaj. Kontaktu min ĉe: babilu ★ digitalwords punkto net. Pliaj informoj.

— Juda Ronen

(Dankon al Janiv GabajMiler kaj Josef Åœemer pro iliaj lingvaj komentoj.)